Watch videos with subtitles in your language, upload your videos, create your own subtitles! Click here to learn more on "how to Dotsub"

Karnavala Festo en Esperanto

0 (0 Likes / 0 Dislikes)
Saluton! Kiel vi fartas? Ĉu bone? Hodiaŭ mi montros al vi tre bonan feston kiu okazas en mia urbo. Ĝi nomiĝas antaŭ-karnavalo. Antaŭ ĉio, mi devas informi al vi ke mi parolas el Brazilo, en Sud-Ameriko. Mi estas en granda urbo, kiu troviĝas en la nordoriento de mia lando. Ĝi nomiĝas Fortalezo. Ha! Hodiaŭ estas sabato la 16-a de januaro 2010. Nun estas ĉirkaŭ tagmeze. Pro tio, ke estos multaj horoj da festo, unue, mi bezonas manĝi bonan manĝaĵon... Ĉi tie, en ĉi tiu restoracio la ĉefa plado de la menuo nomiĝas fazeolaĵo. Ĉu vi konas fazeolaĵon? Bone, ĝi estas tradicia brazila kuiraĵo kies la precipa ingredienco estas la nigra fazeolo. Tamen, en tiu frandaĵo estas viando el porko, blanka rizo, tranĉiaĵo el oranĝo, kaj aliaj diversaj spicoj Por akompani ĉion Mi sugestas malvarmegan bieron. - Tre bongusta! Ĉu vi volas? Tuj post la tagmanĝo, mi babilis rapide kun du miaj amikinoj. - Mi tagmanĝis tre bone. Tial mi estas sata. - Vere, mi volus ripozi, sed tio ne ozakos, ĉar mi bezonas labori. - Mi sentis mankon de iu spico... Ĉu vi scias? Mankis iom da salo... - La plejbona afero estis la biero! - Vidu mian glason! Ĝi estas maplena, ĉar mi trinkis ĉion. Ha, mi devas informi al vi gravan detalon: Dum ni tagmanĝas, ni ankaŭ audas bonan muzikon Ĉe flanka tablo, tiuj muzikistoj kantas klasikojn de sambo. Vi komprenas la vorton "sambo", ĉu ne? Temas pri la plej tradicia muziko el Brazilo. Apud la restoracio, tiu ĵurnalistino faras raportaĵon pri la festo, kiu tuj okazos. Mi kaptis la okazon por babili kun ŝi. Oni montras la kulisojn, la pretigojn, ĉio kio okazas antaŭ la feston. Nu, la festo komenciĝas. Ĝi estas tradicia kaj publika evento de mia urbo, Kiu okazas ĉiujare; Ĝenerale, Januare, kaj, iufoje, Ankaŭ Februare. La nomo de la festo jam klarigas ĉion. Tiel, ĝi okazas ekde la komenco de ĉiu jaro, Dum ĉiuj semajn-finoj, kiuj antaŭas la karnavalon. Tiel, kiel vi jam vidis, La festo komenciĝas dum la tago. Sub la forta suno. Pli malpli, je la tria posttagmeze. La antaŭkarnavalo estas simpla festo. Sed, ĝi estas tre bonega. La festo okazas jene.. Multe da homoj renkontiĝas ie, en la urbo. Tie, ordinare, estas granda muzikistaro, kiu ludas kaj kantas amuzigajn muzikojn; Samtempe, ĉiuj promenas laŭ la stratoj de la kvartalo. Bone, nun mi provos babili kun iu. Hej, kion vi opinias pri la festo? Kio plĉas al vi.. Rokon! Tiu ĉi homo ankaŭ ŝajnas rokisto, ĉu ne? Evidente, vi bozonas trinki ion dum la promeno; La somero estas tre varma ĉi tie, Do, mi aĉetos bieron.. La brazila biero estas ĉiam glacia kaj tre bongusta. Ĉu vi volas trinki!? La festo daŭras senŝanĝe dum la tuta posttagmezo. Ĉeestas amaso da homoj; estas multa muziko, Danco, kaj, kompreneble, flirto inter la karnavaluloj. Tiu grupo, iras laŭ la stratoj de historia kvartalo de mia urbo, Ili marŝar ĉirkaŭ du kilometrojn, La promenado komenciĝas sur tiu placo, Tiuj poste, ili iras direkte al la paĝo. Sekve, ili pasas laŭ tiu strato, apud la maro. Kiam vesperiĝas, ĉirkaŭ la sesa vespere, La promenado finiĝas sur la sablo de la paĝo; Tie troviĝas tiu scenejo, kie pluraj muzikistaroj ankoraŭ ludas kelkajn muzikojn. Bone, tio estas nur iom da antaŭkarnavalo de Fortalezo. Ĉu vi ŝatis? Mi espras ke via respondo estas, jes. Nun, mi devas foriri.. Ĝis revido!

Video Details

Duration: 8 minutes and 36 seconds
Country: Brazil
Language: Esperanto
Producer: Fábio Monteiro
Director: Fábio Monteiro
Views: 93 (9 embedded)
Posted by: falarodrigo on Aug 13, 2011

Gxi estas filmeto en publika festo, kiu okazas ĉiujare en la urbo de Fortalezo, en Brazilo.

Translate and Transcribe

    Sign In/Register for Dotsub to translate this video.