Welcome to dotSUB!
Any Video Any Language
Here you can view, upload, transcribe and translate any video into any language. To create your own subtitles, click the button below and register.
Enterprise Solutions
dotSUB's Enterprise Solutions are a cost-effective platform for managing high-quality subtitles at scale, deploying them to video players and mobile devices, and providing interactive transcripts for enhanced SEO.
Transcript for Anekdotoj 3
| Time | Content |
|---|---|
| 00:01 → 00:06 |
Anekdotoj 3 |
| 00:07 → 00:13 |
Du fiŝistoj sidas sur la riverbordo dum tuta tago, sed vane. |
| 00:13 → 00:16 |
Vespere unu diras al la alia: |
| 00:16 → 00:22 |
Estas afero je kiu mi kredos neniam... |
| 00:22 → 00:32 |
- Kio ĝi estas? - Rakontaĉoj pri popoloj kiuj vivtenas sin nur dank' al fiŝkaptado. |
| 00:34 → 00:38 |
Sorĉistino rigardas al la kliento kaj diras: |
| 00:38 → 00:44 |
Ĝis 50 jaroj vi estos suferanta pro manko de mono. |
| 00:44 → 00:50 |
- Kaj poste? - Kaj poste vi alkutimiĝos. |
| 00:52 → 00:57 |
Ĉu vi memoras Georgon kiu loĝis kontraŭ la malliberejo? |
| 00:57 → 01:01 |
Jes. Memkompreneble! |
| 01:01 → 01:06 |
Sciu: Nun li loĝas kontraŭ sia domo... |
| 01:08 → 01:14 |
Sinjoro kapitano, ŝajnas ke vi havas malbonan humoron! Kio okazis al vi? |
| 01:14 → 01:20 |
Mi gajnis ĉefan premion en loterio. |
| 01:20 → 01:23 |
Ho, tamen tio estas bonega! |
| 01:23 → 01:26 |
Ne por ĉiuj... |
| 01:26 → 01:30 |
La dua kaj tria premioj estis mono... |
| 01:30 → 01:35 |
Kaj la unua estis vojaĝo per ŝipo kiun mi estras. |
| 01:37 → 01:39 |
El polica raporto: |
| 01:39 → 01:45 |
Li eniris lifton kaj malaperis je nekonata direkto. |
| 01:47 → 01:51 |
En aviadilo oni anoncas per interna komunikilo: |
| 01:51 → 01:56 |
Ĉu estas kuracisto inter la pasaĝeroj? |
| 01:56 → 02:00 |
Unu viro ekstaris kaj iris en pilotejon... |
| 02:00 → 02:06 |
Post iom da tempo aŭdiĝis nova anonco: |
| 02:06 → 02:10 |
Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto? |
| 02:12 → 02:15 |
Kien vi dezirus trafi? |
| 02:15 → 02:20 |
Ĉu en inferon, aŭ en paradizon? |
| 02:20 → 02:23 |
Tio estas malfacila demando... |
| 02:23 → 02:28 |
Paradizo preferindas pro la klimato. |
| 02:28 → 02:34 |
Tamen infero havas pli interesan societon. |
| 02:36 → 02:40 |
Knabo venis hejmen kaj rakontas fiere al la patro: |
| 02:40 → 02:43 |
Paĉjo, mi ŝparis hodiaŭ 3 eŭrojn! |
| 02:43 → 02:48 |
- Kiumaniere? - Mi ne eniris tramon, sed kuris post ĝi! |
| 02:48 → 02:53 |
Filĉjo, vi estas vere simplulo! |
| 02:53 → 02:57 |
Se vi postkurus taksion, vi ŝparus 30 eŭrojn! |
| 02:59 → 03:03 |
Kiu e a uuu... |
| 03:04 → 03:11 |
Fino |

