Welcome to dotSUB!
Any Video Any Language
Here you can view, upload, transcribe and translate any video into any language. To create your own subtitles, click the button below and register.
Enterprise Solutions
dotSUB's Enterprise Solutions are a cost-effective platform for managing high-quality subtitles at scale, deploying them to video players and mobile devices, and providing interactive transcripts for enhanced SEO.
Transcript for Esperanto estas lingvo de multaj trajtoj / Esperanto is a language of many traits
| Time | Content |
|---|---|
| 00:09 → 00:14 |
Esperanto estas lingvo kun multaj trajtoj. |
| 00:22 → 00:24 |
Esperanto estas... |
| 00:26 → 00:28 |
INTERNACIA |
| 00:29 → 00:35 |
Esperanto estas ĉefe utila por komunikado inter homoj de diversaj nacioj, |
| 00:35 → 00:38 |
kiam ili ne havas komunan gepatran lingvon. |
| 00:41 → 00:45 |
La vortoradikoj en Esperanto venas precipe el eŭropaj lingvoj, |
| 00:45 → 00:48 |
sed la gramatiko kaj la maniero kunmeti vortojn, |
| 00:49 → 00:52 |
havas plurajn similecojn kun aliaj lingvogrupoj. |
| 00:56 → 00:59 |
NEŬTRALA |
| 01:01 → 01:04 |
Ĝi ne apartenas al iu aparta popolo aŭ lando, |
| 01:04 → 01:07 |
kaj pro tio funkcias kiel neŭtrala lingvo. |
| 01:10 → 01:15 |
Esperanto ne _propagandas_ iun apartan nacian aŭ etnan kulturon, |
| 01:15 → 01:17 |
sed sukcese peras ilin |
| 01:17 → 01:21 |
kaj krome, portas sian propran internacian kulturon. |
| 01:28 → 01:31 |
EGALECA |
| 01:32 → 01:37 |
Kiam oni uzas Esperanton oni sentas sin pli egala el lingva vidpunkto, |
| 01:37 → 01:41 |
kompare kun uzi ekzemple la anglan, parolante kun persono |
| 01:41 → 01:44 |
kiu havas la anglan kiel gepatran lingvon. |
| 01:46 → 01:49 |
Pro tio, ĉiuj havas egalan rajton. |
| 01:51 → 01:54 |
PLI FACILA |
| 01:54 → 01:58 |
Danke al la strukturo kaj la konstruado de la lingvo, |
| 01:58 → 02:01 |
estas kutime multe pli facile ekregi Esperanton, |
| 02:02 → 02:04 |
kompare kun iu fremda nacia lingvo. |
| 02:07 → 02:10 |
Nu, mi lernis Esperanton dum tri monatoj. |
| 02:10 → 02:12 |
Post tio, mi neniam lernis plu. |
| 02:13 → 02:15 |
Mi nur praktikas de tempo al tempo. |
| 02:15 → 02:17 |
Tre facile. |
| 02:21 → 02:23 |
VIVANTA |
| 02:24 → 02:28 |
Esperanto evoluas kaj vivas same kiel aliaj lingvoj, |
| 02:28 → 02:33 |
kaj per ĝi eblas esprimi ĉiujn aspektojn de homa pensado kaj sentado. |
| 02:34 → 02:35 |
Se jes, ne aliĝu. |
| 02:37 → 02:38 |
Ne, ne. |
| 02:39 → 02:40 |
Mi kore salutas vin. |
| 02:40 → 02:41 |
Mi pensas, |
| 02:42 → 02:43 |
mi pensas, |
| 02:43 → 02:44 |
ke jes. |
| 02:47 → 02:49 |
RELATIVE JUNA |
| 02:50 → 02:54 |
La iniciatinto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, |
| 02:54 → 02:58 |
elpensis la bazon de Esperanto dum multaj jaroj |
| 02:58 → 03:01 |
kaj prezentis ĝin en 1887. |
| 03:02 → 03:06 |
Tuj post la prezento pluraj komencis lerni la lingvon |
| 03:06 → 03:12 |
kaj en 1905 okazis la unua granda internacia kongreso de Esperanto. |
| 03:12 → 03:16 |
Ekde tiu tempo, la lingvo evoluas kaj riĉiĝas |
| 03:16 → 03:19 |
simile kiel aliaj lingvoj. |
| 03:24 → 03:26 |
UNIKA |
| 03:26 → 03:28 |
Unu homo iniciatis la lingvon, |
| 03:29 → 03:31 |
ĝi ekvivis kaj fariĝis vivanta lingvo |
| 03:32 → 03:37 |
danke al sia taŭgeco kaj al tiuj kiuj lernis kaj ekuzis ĝin. |
| 03:37 → 03:42 |
Nun Esperanto estas plene funkcianta kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. |
| 03:43 → 03:48 |
Tiu evoluo prezentas fenomenon unikan en la historio de la homaro! |
| 03:50 → 03:52 |
Rigardu! La etoso! Estas tiel bone ke... |
| 03:52 → 03:54 |
...oni ne povas forgesi. |
| 03:58 → 04:00 |
RIĈA |
| 04:01 → 04:03 |
Io facila aŭ simpla |
| 04:03 → 04:07 |
unuavide ŝajnas esti malpli riĉa ol io komplika. |
| 04:08 → 04:14 |
Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco, Esperanto povas nur esti malriĉa. |
| 04:14 → 04:16 |
Sed, danke al sia strukturo, |
| 04:16 → 04:19 |
Esperanto fakte estas riĉa lingvo. |
| 04:19 → 04:22 |
Eblas kombini la erojn preskaŭ senlime. |
| 04:22 → 04:27 |
Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa, |
| 04:27 → 04:28 |
sed estas tiel. |
| 04:32 → 04:37 |
Ĉar estas tiom brile ke oni povas principe iun ajn nocion esprimi per ĝi |
| 04:37 → 04:41 |
ĝuste aldonante sufiksojn aŭ prefiksojn. |
| 04:41 → 04:44 |
Sed en Esperanto estas simple multe pli facile. |
| 04:46 → 04:49 |
KULTURA LINGVO |
| 04:50 → 04:56 |
Ekzistas multe da libroj en Esperanto, kaj orginalaj kaj tradukitaj. |
| 04:58 → 05:05 |
Diversstilaj kantistoj kaj muzikgrupoj uzas Esperanton kiel lingvon en siaj kantoj. |
| 05:08 → 05:12 |
Esperanto ankaŭ estas uzata kiel kuriozaĵo en filmoj |
| 05:12 → 05:16 |
kaj kelkaj filmoj estas faritaj plene en tiu lingvo. |
| 05:17 → 05:19 |
Venu for. |
| 05:19 → 05:21 |
Venu kun mi. |
| 05:25 → 05:28 |
UTILA |
| 05:29 → 05:31 |
Dum vojaĝoj. |
| 05:32 → 05:34 |
Estas tre interese vojaĝi "per" Esperanto. |
| 05:35 → 05:40 |
Oni povas loĝi en la hejmo de aliaj Esperanto-parolantoj, ofte senkoste, |
| 05:40 → 05:44 |
kaj tiel ekkoni la landon aŭ regionon de ene. |
| 05:45 → 05:48 |
Ĉiujare eldoniĝas libreto Pasporta Servo, |
| 05:49 → 05:53 |
kiu enhavas adresojn de gastigantoj en pli ol 90 landoj. |
| 05:54 → 05:56 |
Oni konatiĝas kun homoj, kun lokaj homoj. |
| 05:57 → 05:59 |
Oni vidas kiel vivas homoj en tiu loko. |
| 06:00 → 06:02 |
Tion vi faras per Pasporta Servo. |
| 06:03 → 06:06 |
Por trovi korespondantojn kaj novajn amikojn. |
| 06:06 → 06:10 |
Por partopreni interesajn aranĝojn en internacia etoso. |
| 06:10 → 06:12 |
Speciale la renkontiĝoj, |
| 06:13 → 06:19 |
kaj mi tie renkontos amikojn el mia propra lando kaj el aliaj landoj ankaŭ. |
| 06:19 → 06:25 |
Por interkulturaj interŝangoj en lingvo, kiun ĉiuj partoprenantoj konsideras "sia", |
| 06:25 → 06:29 |
Do, parto de sia persona kultura identeco. |
| 06:32 → 06:35 |
LERNOFACILIGA PRI LINGVOJ |
| 06:36 → 06:38 |
Lernado de Esperanto bone preparas, |
| 06:38 → 06:41 |
ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkreskulojn, |
| 06:41 → 06:45 |
al pli facila kaj rapida lernado de aliaj lingvoj. |
| 06:46 → 06:49 |
Krome, ŝajnas ke tiuj, kiuj lernas Esperanton |
| 06:50 → 06:53 |
ofte ekhavas emon lerni ankaŭ aliajn lingvojn. |
| 06:59 → 07:02 |
KONGRUA KUN INTERRETO |
| 07:03 → 07:09 |
Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la lingvan distancon. |
| 07:10 → 07:16 |
Pro tio Interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado! |
| 07:19 → 07:23 |
Ekzistas kaj programoj kaj komputilaj ludoj en Esperanto. |
| 07:24 → 07:28 |
La esperantlingva versio de la fama reta enciklopedio Vikipedio, |
| 07:28 → 07:33 |
estas laŭ la artikol-kvanto en la 15a pozicio en la mondo. |
| 07:33 → 07:37 |
Ekzistas miloj da retpaĝaroj en Esperanto. |
| 07:38 → 07:42 |
Oni foje diras: "Esperanto estas Linukso inter lingvoj, |
| 07:42 → 07:45 |
Linukso estas Esperanto en la programara mondo". |
| 07:49 → 07:52 |
ANKORAŬ NE TRE KONATA |
| 07:52 → 07:55 |
Pro tio, tiu ĉi filmo. |

